Je la nomo de Allah, la donema, la pardonema.
Centra Oficejo:
Pakistana Esperanto-Asocio (PakEsA)
Esperanto Markaz, Chowk Shahidan, Multan, Pakistano.
pakesa@hotmail.com
Dorm-Kanto por Palestina Infano
Ne kriu infano,
Jam post sia plorado,
Ekdormis via patrino.
Ne kriu infano,
Ne kriu infano,
Iom antaŭ de tio,
Via patro,
Forlasis je sia malĝojo.
Ne kriu infano,
Ne kriu infano,
Via frato,
Sekvante je sia sonĝa papilio,
Foriris al fremda lando.
Ne kriu infano,
Ne kriu infano,
Porto-seĝo de via fratino,
Foriris al fremda lando.
Ne kriu infano,
Ne kriu infano,
En via koro ili,
Banigis mortitan sunon,
Ili entombigis la lunon.
Ne kriu infano,
Ne kriu infano,
Patrino, patro, fratino, frato,
Luno kaj suno,
Se vi krios, ĉiuj ili,
Kriegos vin pli multe.
Se vi ridos, eble ĉiuj ili,
Se vi ridos, eble ĉiuj ili,
Unu tagon vest-ŝanĝante,
Revenos por ludi kun vi.
Poeto: s-ro Faiz Ahmad Faiz
(Fama Pakistana Urdua Poeto)
Tradukita en Esperanto de: s-ro. Abdul Masjood
No comments:
Post a Comment