اسپرانتو : زامن ھوف کا شاہکار
 Ĉirkaŭ meze de la 19-a jarcento Pollando trapasis periodon de 
rasbataloj, pligravigitaj per lingva kaj etna miskomprenoj fare de 
loĝantoj de tiu regiono, kiu ĝis tiam estis parto de la antikva rusa 
imperio. La interkomunikado apenaŭ ebliĝis, ĉar oni parolis kvar 
apartajn idiomojn (la polan, rusan, germanan kaj jidan) kaj oni 
praktikis la plej malsamajn morojn kaj kredojn.

 
La neceso forigi malamikiĝon inter tiuj etnioj instigis la kuraciston kaj lingviston Lazaro Ludoviko Zamenhof (1859-1917),
 de Bjalistoko, en Pollando, krei lingvon rapide lerneblan kaj alireblan
 ne nur de kleruloj, sed ankaŭ de la popolo. Dotita per volforto por 
diskonigado de homama idealo, Zamenhof elpensis la planlingvon plej 
multe parolatan en la mondo nuntempe, nome Esperanto.
Iom post la lanĉo de la unua gramatika broŝuro de la nova lingvo, titolita La Internacia Lingvo,
 en 1887, la nombro de esperantistoj kreskis, same kiel la verkoj, kiuj 
ekbaptis la lingvon kiel Esperanto. El Eŭropo ĝi trairis Azion ĝis 
atingi Amerikon. Grava momento por tiu ekspansio registriĝis en Francio,
 en 1905, kiam okazis la 1-a Universala Kongreso de Esperanto.
 Jean Bosco Malanda, la fondinto de Asocio Solidareco kaj 
Agado, en Demokratia Respubliko Kongo, atentigas pri la esperantistaj 
idealoj kiel sekvinda vojo por komprenado inter la popoloj: “Entuziasmaj
 esperantistoj vekiĝis en Afriko ĉirkaŭ 1990. Bedaŭrinda, preskaŭ en ĉiu
 e-lando okazas konfliktoj kiuj ege bremsas la movadon en Afriko. (...) La granda defio estas, sen forgesi la nestabilan situacion, starigi vivantajn landajn asociojn”.
Ekde 1954, la idiomo estis rekonita de Organizo de Unuiĝintaj 
Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko) kaj en 1985 la sama 
organizo rekomendis ĝian disvastigon inter siaj ŝtatoj-membroj.
El Aŭstralio, la redaktanto de Tamen Plu, esperanta informilo, Robert Felby,
 apogas la rekomendon, asertante, ke nepras kapabligi la individuojn por
 la unuiĝo cele kontentigi la bazajn necesojn de unuj aliaj: “Ni
 devas zorgi, ke ĉiuj ricevu sufiĉe da manĝaĵo kaj vestaĵoj. Ke manku 
nenio al iu ajn. Ni, homoj, havas multajn devojn farendajn. Ni 
devas kapabli paroli pri la solvo de la problemoj de la mondo, kaj por 
tio ni bezonegas internacian lingvon, kaj mi proponas Esperanton, ĉar ĝi
 estas neŭtrala!”.
Evidentiĝas, ke lerni Esperanton, antaŭ ol lerni alian lingvon, 
rapidigas kaj plibonigas ies lernadon, fenomeno konata kiel propedeŭtika
 efekto. Pri tio, sin esprimas la prezidanto de Itala 
Esperanto-Federacio kaj membro de la Komitato de Universala 
Esperanto-Asocio (UEA), Renato Corsetti, por kiu la lingvo ankaŭ estas “ilo por meti homojn sur la saman nivelon je monda skalo. Per Esperanto ne plu estas grandaj kaj malgrandaj popoloj, kulturoj kaj lingvoj. Ni ĉiuj estas egalaj”.
Esperantaj simboloj
Verda stelo:
Tradicie la kvin pintoj reprezentas Amerikon, Eŭropon, Afrikon, 
Azion kaj Oceanion. La verdo simbolas esperon. La plifirmiĝo de la stelo
 kiel simbolo de Esperanto datiĝas de la lastaj jaroj de la 19-a 
jarcento.
Flago:
La flago estas plivastigo de la verda stelo, prenante la saman 
koloron kaj signifon kaj aldonante la blankon por reprezenti pacon kaj 
neŭtralecon. Komence ĝi estis la flago de la esperanta klubo de 
Bulonjo-ĉe-Maro (Francio). Oni disvastigcele adoptis ĝin en tiu urbo 
profite de la 1-a Universala Kongreso de Esperanto, en 1905.
Jubilea simbolo:
La jubilea simbolo reprezentas la idealon de la lingvo: kunfratiĝo
 de ĉiuj. La du flankaj duonoj reprezentas la latinan literon E 
(Esperanto) kaj la cirilan Э (Эсперанто), simbolante la unuiĝon de 
Okcidento kaj Oriento.
 ------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
 http://www.boavontade.com/eo/esperanto/esperanto-la-majstroverko-de-zamenhof-0