Je la nomo de Allah, la donema, la pardonema.
Centra Oficejo:
Pakistana Esperanto-Asocio (PakEsA)
Esperanto Markaz, Chowk Shahidan,
Mulatan, Pakistano.
Esperanto-biblioteko
Esperanto-biblioteko estas kolekto de libroj, broŝuroj, revuoj kaj foje ankaŭ de diversspecaj teknikaj registraĵoj (diskoj, sonbendoj, vidbendoj, diskedoj, kompaktdiskoj k.s), posedata de persono(j), organizaĵo aŭ institucio.
Laŭenhave temas pri materialoj en aŭ pri Eo, respektive en aŭ pri aliaj planlingvoj, ofte ankaŭ pri la internacia lingvo-problemo ĝenerale, ties aspektoj kaj solvebloj.
Ili povas esti posedaĵoj de unuopaj personoj, Esperanto-asocioj aŭ kluboj, aŭ publikaj instancoj kiel universitataj aŭ urbaj bibliotekoj. Ankoraŭ ne ekzistas "superkatalogo" pri ĉiuj Esperanto-libroj.
Laŭ Detlev Blanke eblas priskribi konkretan bibliotekon laŭ 23 kriterioj: tipo (kutima biblioteko, arkivo, muzeo aŭ ilia kombino), jura statuso(posedo privata, kluba, asocia, ŝtata, internacia, jure sekurigita aŭ ne), amplekso (kvanto da materialoj), specialiĝo (nur esperantaĵoj aŭ ankaŭ aliaj planlingvoj, beletro, faka literaturo, laborista movado, revuoj k.s.), registriĝo (katalogo papera, broŝura, slipara, elektronika),kataloga tipo (presita, surdiska, reta), ordigo (laŭ nacia aŭ internacia normo, dekuma klasifiko, propra sistemo, alfabete, laŭenhave),flegateco (kvalito de papero kaj bindo, taŭgeco de ŝrankoj kaj ĉambroj, ordo aŭ malordo), prizorgateco (regula prizorgado flanke de salajrulo aŭ volontulo), priskribiteco (priskribo de la kolekto en studoj, eldono de pribiblioteka bulteno kun registro de novaj akiraĵoj),persona aliro (viziteblo, uzeblo pro interesiĝantoj), pruntservo (surloka studado, prunteblo por membroj, interbiblioteko pruntservo),aktualeco (kolekto malnova aŭ daŭre aktualigata), teknika ekipo (bretoj, kestoj, komputiloj, kopiiloj, bindiloj, mikrofotiloj, aersekigiloj, alarmiloj, fajroestingiloj), tipo de ejo (konvena, seka, facile trovebla), memstareco (memstara aŭ parto de alia instituto), stabileco (certigita pozicio aŭ neklara estonteco), financoj (regulaj aŭ okazaj subvencioj), programfunkcio (kun aŭ sen akompanaj klerigaj programoj aŭ propra eldonejo), prestiĝo (en la biblioteka regiono konata kaj registrita aŭ ne), kunlaboro (kontaktoj kun aliaj bibliotekoj, interŝanĝo de duoblaĵoj ktp.), uzateco (ofteco de pruntoj), geografia situo (trafika atingeblo).
- La Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj estas parto de la Nacia Biblioteko de Aŭstrio en Vieno, kun 25.000 libroj kaj broŝuroj, 2500 gazetoj, 2000 muzeaj objektoj, 2000 aŭtografoj kaj manuskriptoj, 30.000 fotoj, 1.100 afiŝoj, 40.000 flugfolioj kaj unuopaj gazetartikoloj, dokumentoj pri 500 planlingvoj. Menciendas, ke ne estas kalkulitaj duoblaĵoj, tiel ke la realaj nombroj estas efektive pli grandaj ol la menciitaj. La dokumentoj estas en interreta katalogo, krome oni povas aliri tra la hejmpaĝo skanitajn Esperanto-librojn kaj broŝurojn.
- La Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia, CDELI, en Svislando, urbo La Chaux-de-Fonds ekde 1967 funkcias kiel fako de la urba biblioteko kun pli ol 20000 bibliografiaj unuoj pri multaj planlingvoj, interalie Volapuko kaj Okcidentalo. Pruntas nur nacie aŭ al universitatoj.
- La Germana Esperanto-Biblioteko (retpaĝo), en Germanujo, urbo Aalen, estas posedaĵo de Germana Esperanto-Asocio, sed estas deponita en la urba biblioteko de Aalen. Ĝi havas kolekton de pli ol 46.000 bibliografiaj unuoj (Stato fine de 2005) kun rete serĉebla katalogo. Ĝi daŭrigas la tradicion de la iama Saksa Esperanto-Biblioteko fondita en 1908.
- La Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet, en Belgio estas sekcio de la urba biblioteko de la urbo Kortrijk kun leĝe protektata kolekto de proksimume 10000 libroj kaj jarkolektoj de gazetoj.
- La Esperanto-Kolektaĵo Fajszi en Hungario, en la ĉefurbo Budapesto, ekis per la laboro de Karlo Fajszi ekde 1970, kaj ĝia katalogo el 1991 havis 542 paĝojn. Ĝi nun estas kolektaĵo en la Landa Fremdlingva Biblioteko. Eblas mendi fotokopiojn. (Katalogo).
No comments:
Post a Comment