Saturday 14 January 2012

Esperanto-biblioteko




Je la nomo de Allah, la donema, la pardonema.

My Photo 

Centra Oficejo:
Pakistana Esperanto-Asocio (PakEsA)
Esperanto Markaz, Chowk Shahidan
Mulatan, Pakistano.



Esperanto-biblioteko


Esperanto-biblioteko estas kolekto de libroj, broŝuroj, revuoj kaj foje ankaŭ de diversspecaj teknikaj registraĵoj (diskoj, sonbendoj, vidbendoj, diskedoj, kompaktdiskoj k.s), posedata de persono(j), organizaĵo aŭ institucio.
Laŭenhave temas pri materialoj en aŭ pri Eo, respektive en aŭ pri aliaj planlingvoj, ofte ankaŭ pri la internacia lingvo-problemo ĝenerale, ties aspektoj kaj solvebloj.
Ili povas esti posedaĵoj de unuopaj personoj, Esperanto-asocioj aŭ kluboj, aŭ publikaj instancoj kiel universitataj aŭ urbaj bibliotekoj. Ankoraŭ ne ekzistas "superkatalogo" pri ĉiuj Esperanto-libroj.
Laŭ Detlev Blanke eblas priskribi konkretan bibliotekon laŭ 23 kriterioj: tipo (kutima biblioteko, arkivo, muzeo aŭ ilia kombino), jura statuso(posedo privata, kluba, asocia, ŝtata, internacia, jure sekurigita aŭ ne), amplekso (kvanto da materialoj), specialiĝo (nur esperantaĵoj aŭ ankaŭ aliaj planlingvoj, beletro, faka literaturo, laborista movado, revuoj k.s.), registriĝo (katalogo papera, broŝura, slipara, elektronika),kataloga tipo (presita, surdiska, reta), ordigo (laŭ nacia aŭ internacia normo, dekuma klasifiko, propra sistemo, alfabete, laŭenhave),flegateco (kvalito de papero kaj bindo, taŭgeco de ŝrankoj kaj ĉambroj, ordo aŭ malordo), prizorgateco (regula prizorgado flanke de salajrulo aŭ volontulo), priskribiteco (priskribo de la kolekto en studoj, eldono de pribiblioteka bulteno kun registro de novaj akiraĵoj),persona aliro (viziteblo, uzeblo pro interesiĝantoj), pruntservo (surloka studado, prunteblo por membroj, interbiblioteko pruntservo),aktualeco (kolekto malnova aŭ daŭre aktualigata), teknika ekipo (bretoj, kestoj, komputiloj, kopiiloj, bindiloj, mikrofotiloj, aersekigiloj, alarmiloj, fajroestingiloj), tipo de ejo (konvena, seka, facile trovebla), memstareco (memstara aŭ parto de alia instituto), stabileco (certigita pozicio aŭ neklara estonteco), financoj (regulaj aŭ okazaj subvencioj), programfunkcio (kun aŭ sen akompanaj klerigaj programoj aŭ propra eldonejo), prestiĝo (en la biblioteka regiono konata kaj registrita aŭ ne), kunlaboro (kontaktoj kun aliaj bibliotekoj, interŝanĝo de duoblaĵoj ktp.), uzateco (ofteco de pruntoj), geografia situo (trafika atingeblo).



No comments:

Post a Comment