Friday 10 October 2014

Pri Lingvaj Rajtoj


La starpunkto de 
Universala Esperanto-Asocio (UEA) 
pri lingvaj rajtoj

Lingvaj rajtoj estas esencaj por ĉiu popolo, sendepende de la grandeco de ties membraro. Tiu rajto devas esti protektata ĉefe por malgrandaj grupoj. Universala Esperanto-Asocio (UEA) subtenas minoritatajn lingvojn ekde pli ol 100 jaroj. 

La rajto de infanoj lerni sian gepatran lingvon kaj daŭrigi sian edukadon uzante sian gepatran lingvon, ne nur estas grava por ilia kulturo, sed estas fundamenta por ilia psika evoluo. Pluraj larĝskalaj studoj en multaj diversaj landoj demonstris, ke se indiĝenaj kaj minoritataj infanoj estas edukataj ĉefe uzante sian gepatran lingvon, kiel lingvon de la instruado dum la unuaj 6-8 jaroj (kun samtempa, bona instruado de la reganta lingvo kiel dua lingvo, fare de dulingvaj instruistoj), ilia ĝenerala progreso estas pli bona kaj ili lernas la regantan lingvon pli bone ol se ilia instruado okazus per la reganta lingvo. Se ilia instruado en la gepatra lingvo okazas nur dum unu aŭ du jaroj, kaj poste ili devas transiri al la uzo de la reganta lingvo, eble ili bone sukcesas tiel komence, sed ĉirkaŭ ekde la kvara lernojaro, ilia progreso malrapidiĝas, kaj la diferenco inter ili kaj la infanoj parolantaj denaske la regantan lingvon plukreskas. 

Ankaŭ tio estas grava ke la homoj kapablu komuniki je diversaj niveloj. UEA rekomendas lerni 2, 3 aŭ 4 lingvojn, laŭ la cirkonstancoj, t.e.

1. la gepatran lingvon
2. la regionan lingvon, se malsamas
3. la nacian lingvon, se malsama ol la du unuaj
4. internacian lingvon, kiu apartenas al neniu nacio, kaj kio estas: Esperanto. 

Esperantistoj scias, ke kiam multnacia grupo uzas neŭtralan, komunan lingvon, la kvalito de la komunikado estas ege specifa. La fina celo de Esperanto estas strebi al paco inter popoloj, plifaciligante la komunikadon kaj igante tion pli justa. Uzo de komuna lingvo evitas tian situacion, en kiu la personoj uzantaj sian gepatran lingvon havas grandegan avantaĝon super la aliaj. 

Ni dezirus ke Unuiĝintaj Nacioj pripensu tiun temon koncerne siaj propraj kunvenoj. La diferenco estas tre evidenta kiam oni aŭdas partoprenantojn, kiuj sin esprimas en la angla, la franca aŭ la hispana, kaj por kiuj tiu estas ĉu la dua, ĉu la tria lingvo. Kiam parolanto ekparolas uzante sian gepatran lingvon, ofte la diferenco estas impresa - kion li diras, havas multe pli da pezo kaj multe pli allogas la atenton, ol parolanto kiu utiligas fremdan lingvon. 

La granda espero de Esperantistoj estas ke la mondo iĝas pli paca loko, kaj ni kredas ke efika komunikado ludas tre grandan rolon por atingi tiun celon. 

Referenco: Deklaro pri rajtoj de personoj apartenantaj al naciaj aŭ etnaj, religiaj kaj lingvaj minoritatoj, adoptita de la Ĝenerala Asembleo, rezolucio 47/135, je la 18-a de decembro 1992.




http://www.linguistic-rights.org/eo/lingvaj-rajtoj.html

No comments:

Post a Comment