Wednesday 28 December 2011

Pri universlaj kongresoj



Je la nomo de Allah, la donema, la pardonema.

My Photo 

Centra Oficejo:
Pakistana Esperanto-Asocio (PakEsA)
Esperanto Markaz, Chowk Shahidan
Mulatan, Pakistano.

Kongresoj

Kongresoj kunigas tutmondan esperantistaron

Kiu ne konas la Universalajn Kongresojn — la plej grandan jaran manifestacion de la Esperanto-movado? Kulturfestivalo, tutmovada forumo, turisma festo, ili restas por multaj la definitiva pruvo ke Esperanto vivas kaj prosperas.
Ĉiujare UEA organizas la kongreson en alia lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado. Ĉiuj kongresoj havas similan karakteron, kun iom da ŝanĝoj de jaro al jaro. Estas intelektaj programeroj (debatoj pri la Kongresa Temo, Internacia Kongresa Universitato, prelegoj pri la kongresa lando), artaĵoj (nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, teatraj prezentoj, Belartaj Konkursoj), kaj amaso da primovadaj kunsidoj (Komitato de UEA, fakaj asocioj, kunsidoj pri specifaj temoj). Estas Tagoj de la Libro, de la Lernejo, de la Paco. Estas granda libroservo. Mallonge, ĉiu povas trovi ion laŭ sia gusto, kaj multaj simple uzas la okazon por interamikiĝi kaj pasigi la tagojn en agrablaj ekskursoj kaj babilado.
Membroj en la kategorioj MJ kaj MA ricevas fortan rabaton ĉe la kongresa kotizo. Ankaŭ kongresa aliĝo antaŭ la fino de la antaŭa jaro kunportas grandan ŝparon. Gejunuloj ĝis 19-jaraj aliĝas senpage; tiuj inter 19- kaj 30-jaraj ricevas rabaton. Estas grave resendi la mendilon kaj la pagon por ĉiuj aranĝoj antaŭ la 1-a de majo de la koncerna jaro. Ĉiu korespondado okazas tra la Centra Oficejo kaj ne tra la Loka Kongresa Komitato. Vidhandikapitaj aliĝintoj al UK ricevas la ĉefajn materialojn surkasede kaj la programon brajle. Ĉe la kongreso oni ricevas Kongresan Libron, kiu detale prezentas la programon de la semajno. Ĉiutage aperas la tiel nomata Kongresa Kuriero, kun interesaj raportoj kaj utilaj informoj pri okazaĵoj kaj eventualaj programŝanĝoj.

No comments:

Post a Comment