Saturday 3 December 2011

ISLAMAJ FESTOJ اسلامی تقریبات




Je la nomo de Allah, la donema, la pardonema.
















ISLAMAJ FESTOJ اسلامی تقریبات



     La Islamanoj havas multajn festojn, kies precizaj datoj 
estis elkalkulitaj kaj daŭre estas elkalkulatj laŭ la LUNA kalendaro. Konforme al ĝi, ĉiu monato komenciĝas tuj post apero de NOVA luno kaj finiĝas je apero de la sekvanta 
(unu monato daŭras 29-30 tagojn). La luna sistemo diferencas de la plej ofte uzata-SUNA kalendaro de 10 ĝis 11 tagoj jare.  Ĝuste tio kauxzas migradon de Islamaj Festoj tra ĉiuj sezonoj dum 35-jara ciklo. La plej Islamaj festoj estas "EID-UL-FITR", fine de la fasta monato Ramadano kaj "EID-UL-AZHA", fine de la pilgrima monato.







EID-UL-FITR  عیدالفطر


(Festo de fasto-rompado)




    Eid-Ul-Fitr finas unumonatan fastadon kaj komenciĝas per komunaj preĝoj. Laŭ la tradicio, dum la festo oni vizitas geamikojn, najbarojn, kaj parencojn. La infanoj estas dorlotataj per novaj vestaĵoj kaj ludiloj, dum la plenkreskuloj, en festaj vestaĵoj,gratulas unu la alian. Dum tiu tago bonhavaj Islamanoj devas pagi kontribuon "SADQAT-UL-FITR (Financ-imposto) por helpi malriĉuloj. Tiu festo estas dankesprimo al Dio (ALLAH) pro sukcese realigita fasto, kaj ankaŭ pardonpeto pro eventualaj malobeoj. Eid-ul-Fitr estas festo de preĝado, reciprokaj vizitoj kaj transdono de bondeziroj.


    Unu el la Islamaj principoj estas, ke ĉio apartenas al Dio, kaj homoj nur administras la posedaĵojn. La signifoj de ZAKAT estas purigo kaj kresko. Oni purigas sian posedaĵon per donado de parteto da gxi al malriĉuloj, same kiel per fortranĉado de la branĉoj oni ebligas fortiĝon de planto. Tiel oni preventas sovaĝan kreskadon, kaj donas vivon al nova planto. Ĉiu Islamano kalkulas ZAKAT por si mem (tio estas proksimume iom pli ol 2% de sia kapitalo). [La aŭtoro skriis pli ol 2% tamen fakte tio estas fiksita 2.5% de la tuthava kapitalo]



                 EID-UL-ADHA  عیدالاضحی


(Ofera Festo)


    Fine de la pilgrimado (la 12a monato de la Islama jaro) oni celebras Eid-Ul-Adha-n. Dum tiu festo ankaŭ okazas komuna preĝado, sed la kulmino de Eid-Ul-Adha estas Buĉado de oferaj bestoj. Ilia viando estas tiam disdonata inter geamikoj, najbaroj kaj malriĉuloj. Per tiu ago la Islamanoj montras sian pretecon fordoni parton de siaj posedaĵoj kaj-se necesas-ankaŭ la vivon-same kiel faris la profeto IBRAHIM (antaŭ 3000 jaroj, li pretis oferi al Dio sian pli aĝan filon ISMAIL, sed Allah (Dio) ordonis anstataŭigi lin per besta oferaĵo). Kaj ĝis hodiaŭ tio estas la kialo por la tradicia buĉado.



                   AQIQA (AKIKA) عقیقھ 


                               (Nasko de infano)



    Kiam naskiĝas infano, gepatroj buĉas ŝafidon (por filoj foje eĉ du) kaj donacas ĝian viandon al geamikoj, parencoj kaj mizeruloj, same kiel Eid-Ul-Adha.



                           NIKAH  نکا ح


                                      (Geedziĝo)





    Legitima geedziĝo en Islamo estas la subskribo de kontrakto pri kunvivado en fideleco antaŭ atestantoj fare de la gefianĉoj aŭ iliaj leĝaj reprezentantoj. Poste sekvas geedziĝa festo, kaj nur tiam komenciĝas la geedza kontakto. La familio de fianĉo invitas geamikojn, parencojn kaj najbarojn al granda festeno. La sola muzikilo tie estas la tamburino. Viroj kaj virinoj sidas en apartaj anguloj aŭ ĉambroj. Ŝovi ringon sur fingron ne estas Islama tradicio, kvankam hodiaŭ multaj fremdlandaj influoj abundas.






Verkita de: S-ro Trude Sinno, Germanio
El Kontakto 190 (2002-4)
El Facila Esperanto, Januaro 2003 
(Iama monata revuo de Pakistana Esperanto-Asocio)






No comments:

Post a Comment