Wednesday 28 December 2011

UN-Konferencon de Neregistaraj Organizaĵoj


Je la nomo de Allah, la donema, la pardonema.

My Photo 

Centra Oficejo:
Pakistana Esperanto-Asocio (PakEsA)
Esperanto Markaz, Chowk Shahidan
Mulatan, Pakistano.


 UN-Konferencon de Neregistaraj Organizaĵoj

UEA aktivis ĉe UN-Konferenco
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 426
2011-09-07
Kvin reprezentantoj de UEA partoprenis la ĉi-jaran Konferencon de Neregistaraj Organizaĵoj, kiun la Departemento pri Publika Informado (DPI) de Unuiĝintaj Nacioj okazigis en Bonn (Germanio) de la 3-a ĝis la 5-a de septembro. Tiu ĉi plej grava ĉiujara evento de UN por NRO-j okazis por la 64-a fojo kaj havis la temon "Daŭrigeblaj socioj -- respondecaj civitanoj".  La konferencon malfermis Kiyo Akasaka, asista ĝenerala sekretario de UN pri komunikado kaj publika informado. Ĝenerala sekretario Ban Ki-Moon salutis la inaŭguron per videomesaĝo.

Kiel delegitoj de UEA partoprenis Marcus Cramer, Stefano Keller, Mélanie Maradan, Julia Noe kaj Manfred Westermayer. Dum la konferenco ili havis multajn okazojn por interparoli kun reprezentantoj de aliaj NRO-j kaj interŝanĝi ideojn, informilojn kaj kontaktkartojn.

La teamo de UEA aktive diskonigis la starpunktojn de UEA pri lingvaj rajtoj, komentante i.a. tion ke nur la angla estis laborlingvo de la konferenco. Al la demando de Keller pri la kialo, Maria-Luisa Chávez, ĉefino pri la rilatoj de UN kun NRO-j, respondis, ke tion kaŭzis nur manko de mono. Ankaŭ ŝi bedaŭris la neeblon uzi pli da lingvoj.

Dum unu el la rond-tablaj diskutoj Keller revenis al la afero post elpaŝo de reprezentanto de PepsiCo, kiu prezentis la klopodojn de sia firmao subteni la evoluon en la diversaj mondopartoj, kie ĝi fabrikas kaj vendas siajn varojn. Keller demandis,ĉu PepsiCo ne povus per subvencio ebligi ankaŭ uzon de aliaj oficialaj lingvoj de UN ol nur la angla ĉe similaj konferencoj, se ĝi jam faras tiom vastan "homhelpan" laboron. La estrarano de UEA ricevis la respondon, ke pri tio oni skribu al la oficejo de PepsiCo. La sama respondo venis ankaŭ al lia demando, ĉu la firmao, kiu ĉeestas en tiom da lingvoregionoj, ne povus meti ankaŭ Esperantajn vortojn sur siajn varojn.

Ĉe la rond-tabla diskuto pri civitana partopreno, Mélanie Maradan demandis, kiel la prelegantoj imagas la partopreneblon en tiu diskuto kaj en surloka agado ekz. de indiĝenaj popoloj, se oni uzas nur la anglan. Ŝi rimarkigis, ke ĝuste la koncernatoj ne povas partopreni en la diskuto kaj ke en la konferenco multaj reprezentantoj ne povas interveni pro nesufiĉa kono de la angla. Maradan demandis, kion oni intencas fari por solvi tiun problemon, sed ŝi ne ricevis respondon.

La delegitoj de UEA ĉeestis kelkajn laborgrupojn, kie ili aldonis al la diskutoj menciojn pri la neceso konsideri la rajton de ĉiu popolo je uzo de sia gepatra lingvo kaj je plukultivado de sia kulturo.

En kunsido kun la ĉefino kaj la stabo de la NRO-rilatada oficejo de UN Stefano Keller alparolis en Esperanto kun angla interpretado de Marcos Cramer. Li komentis diversajn kontakt- kaj informkanalojn de UN, kiu pli kaj pli uzas Facebook, Twitter kaj Youtube por rilati kun la civila socio. Kiel ekzemplon pri la agado de UEA, Keller menciis la novan retejon kreitan en Novjorko, kiu informas la esperantistaron pri la laboro de UN. Manfred Westermayer alparolis pri projekto realigata de esperantistoj en Afriko.

Jam komence de la konferenco estis publikigita malneta projekto de la fina deklaro, pri kiu la ĉeestantaj NRO-j povis komenti kaj fari proponojn pri ŝanĝoj kaj aldonoj. La teamo de UEA proponis aldonon de frazoj pri lingva diverseco kaj lingvaj rajtoj, pri kiuj la tekstoprojekto tute silentis.

La lastan tagon oni prezentis la kune finverkitan deklaron de la konferenco, el kiu tamen mankis la mencioj pri lingvaj rajtoj proponitaj de UEA, pri kiu ellaso Maradan protestis. Du el la tekstoprilaborantoj estis favoraj al lingvaj rajtoj, kaj private venis al Keller por sugesti denovan aldonon de la modifproponoj de UEA en la jam plulaboritan tekston. Tion Keller kaj Maradan faris, dum iliaj kolegoj Cramer, Noe kaj Westermayer plu kontaktadis reprezentantojn de aliaj organizaĵoj.

Ankoraŭ dum kelkaj tagoj la respondeculoj pri la fina deklaro plu laboros pri ĝia teksto laŭ la lastminutaj plendoj kaj aldonproponoj. Kia ajn ĝi estu, kiel rezulto de la partopreno de UEA en la konferenco restos, ke la ĉeestintoj aŭdis pri lingvaj rajtoj, pri Esperanto kaj pri UEA. Sekve ili eksciis pri la defendado de lingvaj minoritatoj fare de esperantistoj kaj pri la uzo de Esperanto por interetna kompreniĝo, dialogo kaj komunikado.

Dokumentoj, videoj kaj fotoj pri la konferenco:
http://www.linguistic-rights.org/eventoj

(Laŭ la raporto de Stefano Keller.)

No comments:

Post a Comment